La boata kurumo

La boata kurumo
ripetiĝanta sporta evento
Branĉo de • Oxford and Cambridge rivalry vd
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita en 1829
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
La Boato Kurumo en 2010

La Boata KurumoOksforda-Kembriĝa Regatto estas ĉiujara remado-konkurso inter la universitatoj de Oksfordo kaj Kembriĝo sur la Tamizo en Londono por viraj kaj virinaj okremistaj boatoj.

La unua vira kurumo okazis en 1829 kaj ekde 1856 estas ĉiujara evento krom dum la unua kaj la dua mondomilito. La unua virina kurumo okazis en 1927 kaj ekde 1964 ĉiujare. Ekde 2015 ĝi estas unu evento en kiu ambaŭ kurumoj uzas la saman konkursejon dum la sama tago.

La konkursejo longas 6,8 km. Ĝi troviĝas en okcidenta Londono inter la urberoj Putney kaj Mortlake. La membroj de ambaŭ teamoj estas tradicie konataj kiel „bluuloj“ kaj ĉiu boato kiel „blua boato“. La kembriĝanoj portas helbluajn trikotojn kaj la oksfordanoj malhelbluajn.

Pli ol 250.000 homoj spektas la kurumojn de la bordo ĉiujare. En 2009 per 270.000 spektantoj rekorda kvanto da homoj spektis la kurumon senpere. Pliaj 15 milionoj da homoj spektas ĝin per televidilo.[1]

  1. University Boat Race 2014: spectators' guide (angle). Alirita 29-a de Marto 2020.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne